Venkis Ludoviko

Aŭdiĝas ofte tiu prediko
ke tempon bone uzu oni
por semi tion, kio povos sproni.
Neniam venkos Ludoviko.

Sed ne fidindas statistiko
Se sincera temas pri ideo
Ĉu en la strato, ĉu en liceo
Sen fanfanron’, jen Ludoviko!

Kalkuliĝas ne per matematiko
La valoro de amikeco kora
Ĉu apuda, aŭ ĉu fora
kiun peris Ludoviko.

Klopodante bona la formiko
tritikerojn portas ja sen danko
por ke vintre ne spertiĝu manko
Tiel venkas Ludoviko

Ne ĝenas nin la ŝerca piko
kiu pro “stultaĵo” direktiĝas
al ni, kiuj esperante amikiĝas.
Per ni, jam venkis Ludoviko.



Kopirajto © 1992, 2001 ĉe Charles E. Galvin Jr.  Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.

URI por la jena paĝo:  http://www.idiom.com/~cxarli/esperanto/verkoj/venkis.html

Uzu ajnan foliumilon! Promeso pri TTT-a Interfunkcieblo HTML 4.01 Valida! CSS Valida!