Kiel Varbi por Esperanto

Jen denove iu entuziasme fanfarona reklamo pri Esperanto, kiu verŝajne iom malhelpis nian surretan agadon.  Mi ne kulpigas la farinton; certe tiu bonkore celis varbi novajn geesperantistojn.  Sed oni vidas, ke tian fanfaronadon nepre sekvas flamaĵoj—aparte se oni reklamas en sci.lang.  Verŝajne estas nun taŭga momento diskuti efikajn manierojn varbi. 

Unue, oni devas konstati, ke la plejparto de la homoj (aparte de la anglalingvanoj, kaj eĉ pli aparte de la usonanoj) neniam aŭdis pri Esperanto.  Se oni ja ion aŭdis, plej verŝajne temas pri io aŭ malvera aŭ malapoga. 

Due, oni devas ne troigi la nunan staton de Esperanto.  Ĉefaj inter la maldirindaĵoj (laŭ mi) estas:

Komparon inter la angla kaj Esperanto mi emas eviti krom se aliulo tion faras.  Konsilinde estas ne apogi Esperanton per ataki alian lingvon.  Ĉiu havas sian niĉon.  Priparolu la econ unikan kaj avantaĝojn (pruveblajn!) de Esperanto kaj Esperantujo—kaj bone konu la aktualan situacion antaŭ ol komenci vian varbkampanjon! 

Mi proponas al vi kelkajn rimedojn, kiujn mi en la propra sperto trovis utilaj:

Se vi lerte parolas, via konato demandos al vi pri kia gazeto estas Monato, kiel vi renkontis vian amikon en [lando], kion vi faros dum via norvegia ferio, aŭ de kia klubo vi estas ano.  Tiam, respondante al la specifa demando de via konato, vi rajtas diri, ke temas pri Esperanto, iu internacia lingvo, kiun vi parolas.  (Vidu sube!)

Laŭ mia sperto, emociplenaj argumentoj estas apenaŭ konvinkaj.  Tiu, kiu ne deziras aŭdi pri Esperanto ne aŭskultos vin.  Vi malŝparos tempon kaj eĉ varbos malamikon por Esperanto.  Por pli certa sukceso, memoru: 

  1. Diru/(kun)portu tiel, ke homoj demandos al vi pri kio temas.
  2. Post la unua enketo, respondu mallonge, ke temas pri Esperanto, iu internacia lingvo (ne “la”, sed “iu”!).
  3. Finfine, faru detalan klarigon nur al tiu, kiu tion petas.  Via tasko fariĝos des pli plaĉa kaj facila pro tio, ke vi havos volontan aŭskultanton!


Kopirajto © 1992, 2001 ĉe Charles E. Galvin Jr.  Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.

URI por la jena paĝo:  http://www.idiom.com/~cxarli/esperanto/verkoj/varbi.html

Uzu ajnan foliumilon! Promeso pri TTT-a Interfunkcieblo HTML 4.01 Valida! CSS Valida!