Pozidono

Trezoron mian gardas Pozidon’
Profunde, kie ne vidiĝas sun’
Sub maro verda, preter mia kon’
Sopiras mi je plua lia kun’

La Don Kiĥoto de la ocean’
Sen Sanĉo Panza devis iri for
Malplena kaj malvarma mia man’
Sed kara kaj ĝojplena la memor’

Ĉe de la cepa dio la altar’
Kandelon mi lumigas kun esper’
Sekure li revenu el la mar’
Amiko jam atendas sur la ter’

Al Pozidono kaj legomo mi
Petegas, ke baldaŭe venu li

por Allen

Cepa dio:  temas pri humura tradicio de la usonmararmea submarŝipo sur kiu mia amiko tiam deĵoris.



Kopirajto © 1992, 2001 ĉe Charles E. Galvin Jr.  Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.

URI por la jena paĝo:  http://www.idiom.com/~cxarli/esperanto/verkoj/pozidono.html

Uzu ajnan foliumilon! Promeso pri TTT-a Interfunkcieblo HTML 4.01 Valida! CSS Valida!