Unue, se vi estas gejo aŭ lesbo (t.e. samseksamulo aŭ samseksamulino) aŭ se vi estas ambaŭseksama, tre gravas, ke vi sciu, ke vi estas nek malbona nek malsana pro tiu fakto. Kaj vi ne estas sola, nek en via lando, nek en Esperantio. Ne hezitu kontakti min se vi bezonas helpon tiurilate, kaj neniel povas ĝin trovi.
Mankas en la reto informoj en Esperanto pri helprimedoj por lesboj, gejoj, kaj ambaŭseksamuloj. Plejparte, tiuj informoj haveblas nur nacilingve, sed mi klopodas trovi aŭ informojn en nia lingvo, aŭ volontulajn tradukontojn. Ĉu vi havas informojn pri via lando? Ĉu vi bonvolus sendi al mi tion kaj mallongan Esperantan priskribon? Mi estus tre dankema!
Jen ligoj por la faka asocio (kunlaboranta al UEA) pri samseksamo, la mondvasta (kaj anglalingva) informejo de Queer Resources Directory, kaj mia propra kolekto de rimedoj anglalingvaj.
Kopirajto © 2002 ĉe Charles E. Galvin Jr. Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.
URI por la jena paĝo: http://www.idiom.com/~cxarli/esperanto/rimedoj.html