Pri Miaj Paĝoj

Kopirajto

Ĉiom da HTML kaj teksto en miaj paĝoj estas mia originala verko (kopirajto © 2004—aŭ pli frue— ĉe Charles E. Galvin Jr.) krom se alie indikita en la paĝo kie troviĝas la koncerna enhavo.  Vi ne rajtas kopii mian originalan materialon nek en ajna formo nek per ajna rimedo sen mia antaŭa skribita permeso, sed permeson kopii mi ĉi-pere donas al vi nur laŭ ĉiuj la sekvaj kondiĉoj:  (1) la kopio estas aŭ por via persona uzo aŭ por neprofitcela uzo; (2) la kopiitan materialon vi uzos por celo tia, kia estas kongrua kun la originala celo; kaj (3)  la kopio enhavas la tutan kopirajt-averton (inkluzive de la URI) ĉe la subo de la paĝo en kiu troviĝas la originala materialo.  Mi invitas al ĉiuj krei hipertekstajn ligojn al miaj paĝoj de la siaj. 

Vidu la paĝon pri longaj priskriboj por kopirajtaj informoj kaj aŭtoroj de grafikaĵoj. 

Desegnado

Mi uzas malmultajn grafikaĵojn en miaj paĝoj, kaj mi uzas nek kadrojn nek programspecifajn aldonaĵojn.  Mi ne kontraŭas la arton, sed la celo de ĉi-tiu TTT-ejo estas havigi informojn kiel eble plej rapide kaj facile—same facile por uzanto de nurteksta foliumilo tiel, kiel Lynx ol por uzanto de la plej lasta afero.  Tiucele, mi uzas nur oficialan HTML-n (HTML 4.01 je la dato de la jena revizio), kaj la karaktraron Unikodo

Iuj povas vidi per koloroj.  Iuj vidivuloj ne povas distingi kolorojn.  Iuj entute ne povas vidi.  Kaj estas la surduloj.  Ĉu vi diras, ke via TTT-ejo temas tute pri arto aŭ muziko?  Havigu vortajn priskribojn de via enhavo per la atribuaĵoj altlongdesc

Mi kredas, ke bona desegnado postulas diligentan penon alirebligi enhavon al ĉiuj.  Ie estas inteligentega juna Helen Keller, kiu foliumas tra la TTT per Braille-a montrilo.  Ĉu ŝi ne devus povi aliri vian TTT-ejon?  Ĉu ŝi ne devus povi aĉeti varojn de via TTT-ejo? 

Bonvenaj estas viaj rimarkoj pri la enhavo kaj desegnado de miaj paĝoj, aparte se estas io, kion mi povus fari por faciligi aŭ la legadon aŭ la navigadon de miaj paĝoj.  Sed vidu la suban Senkulpigon antaŭ ol vi skribos.

Senkulpigo

Je la tempo de la lasta revizio, ĉiuj miaj paĝoj kaj stilaroj estis kontrolitaj per la kontroliloj havigitaj de la World Wide Web Consortium laŭ la normoj HTML kaj CSS tiam aktualaj.  Klaku sur la ikonoj sube por pliaj informoj (bedaŭrinde en la angla lingvo). 

Malfeliĉe, ne ĉiuj foliumiloj plene komplezas al la normoj.  Ĉar mi ne uzas privatajn aldonaĵojn al HTML, depende de la folumilo, kiun vi uzas, eble vi trovos, ke iuj aferoj ne funkcias laŭintence.  Ekzemple, se vi uzus iujn versiojn de Netscape, kaj klakus sur la butonon [Suben] supre, nenio okazus.  Jen eraro de via foliumilola programistoj ne zorgis pri komplezigi sian produktaĵon laŭ la normoj.

Se vi deziras pli bonan, pli rapidan, pli normkomplezan foliumilon, provu al Opera.

Opera! La foliumilo farita por vi!

Windows?  EPOC?  Linux?  BeOS?  MacOS?  Estas versio de Opera por vi.



Kopirajto © 2004 ĉe Charles E. Galvin Jr.  Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.

URI por la jena paĝo:  http://www.idiom.com/~cxarli/esperanto/pri.html

Uzu ajnan foliumilon! HTML 4.01 Valida! CSS Valida!