Saluton! Mi Estas Ĉarli Galvin.
Mi esperas, ke plaĉos al vi via vizito ĉe mi hodiaŭ. Mi dezirus diri al vi iom pri mi kaj la gravaĵoj en mia vivo. Mi elektis iujn el miaj poemoj kaj eseoj por via legplezuro. Vi trovos ankaŭ paĝon de miaj plej ŝatataj TTT ligoj por viaj ĝuo kaj edukiĝo.
La jenajn paĝojn vi vidos ĝuste per karaktraro Unikodo.
Mi havas 46 jarojn kaj estas fraŭlo. Mi loĝas en San-Francisko, urbo en norda Kalifornio en Usono. Mi laboras, kiel teksto-prilaboristo, ĉe granda advokatfirmao. Se vi deziras, vi rajtas legi mian membiografion.
Mi
estas ano de la
Unua Unitar-Universalisma Societo de San-francisko.
La universalismo kaj la unitarismo havas siajn radikojn en la kristanismo (kaj ambaŭ estas taksita(-ata) herezoj de aliaj kristanoj), sed unitar-universalisma religio hodiaŭ ĉerpas ne nur de la judkristana tradicio, sed ankaŭ de la ĉefaj religioj de la mondo kaj aliaj inspirfontoj. La nia estas bonvenigema religia filozofio sen dogmo. Se la ideo de liberalema, sendogma religia komunumo vin ravas, eble vi trovos la TTT-ejon de la
Unitar-Universalisma Asocio
interesa. La TTT-ejo de UUA havas (anglalingvajn) informojn pri nia kredo (historio, ktp.) kaj povas enkonduki vin al UU societoj en Usono au al la Preĝejo de la Pli Ampleksa Komunumo por tiuj, kiuj ne loĝas apud UU-a societo.
(Mi
varbas la anglalingvanojn! Vidu la lastan alineon.) If this is the only paragraph you can read on this page, you really should learn more about
Esperanto. The
Free Esperanto Course
is a free, ten-lesson e-mail course administered by Marko Rauhamaa.
Or you can begin learning online with this self-study
Esperanto hypercourse.
Many of my friends will be reading this page instead of the other one because they are more comfortable in Esperanto than in English. And I’m surely more comfortable in it than in German or Japanese or whatever! And why not? Esperanto is lots easier. Do take a look at the above resources and think seriously about how Esperanto might enrich your life as it has mine! (To see accented letters correctly, you need to be able to use
Unicode
character encoding.)
For information about Esperanto in the United States, contact the Esperanto League for North America at (800) ESPERANTO [(800) 377-3726] or e-mail.
Mi esperantiĝis en 1985. Dum 1989-1991, mi estis prezidanto de la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG), kaj dum pluraj jaroj mi estas estrarano de la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO). Mi estas delegito de Universala Esperanto-Asocio en San-francisko.
Supren (that means “to the top”) Back to English Page
Kio? Ĉu mi estas kaŝita?
Mi kredas, ke ne! Efektive, mi estis dum multaj jaroj ia aktivisto por la rajtoj de lesbaj, gejaj, ambaŭseksamaj, aligenremaj, kaj “mirantaj” personoj (“LGAAM” aŭ “kviraj” [de la angla queer] personoj, kvankam iuj trovas la duan terminon ofenda [ne mi!]). Aparte por la rajtoj de
kviraj gejunuloj.
Ankaŭ, mi volontulis ĉe
Community United Against Violence (CUAV)
[Komunumo Unuiĝinta Kontraŭ la Perforto] kadre de la
lesba/geja prelegburoo.
Mi fojfoje legas kaj respondas mesaĝojn en la mesaĝaro
soc.support.youth.gay-lesbian-bi.
La
Queer Resources Directory
[Informejo pri Rimedoj por Kviruloj] havas multajn (ĉefe anglalingvajn) informojn pri kviraj homoj kaj aferoj, kiuj gravas al ni. Krome, tie estas ligoj al aliaj enretaj rimedoj.
Se vi deziras pli bone koni min, rigardu al miaj verkoj. Ankaŭ la ligoj, kiujn mi elektis donos al vi pliajn ideojn pri kia mi estas kaj kio gravas al mi. Kaj kompreneble, ĉiam eblas kontakti min por rektaj respondoj.
Kopirajto © 2004-2006 ĉe Charles E. Galvin Jr. Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.
URI por la jena paĝo: http://www.idiom.com/~cxarli/esperanto/persone.html