Longaj Priskriboj de Grafikaĵoj

Mi kredas, ke ĉiu el la grafikaĵoj sur miaj paĝoj estas aŭ publika, aŭ ke la posedanto de la kopirajto ne plendas pro tio, ke mi uzas ĝin.  Se vi estas aŭ la posedanto de la kopirajto por iu el la grafikaĵoj sur miaj paĝoj, aŭ ties reprezentanto, kaj ne konsentas, ke mi uzu ĝin, bonvolu kontakti min.  Se vi povas pruvi, ke vi ja estas la vera posedanto de tiu kopirajto, mi forigos la grafikaĵon de miaj paĝoj.

anybrows.gif

Ĉi tiu butona grafikaĵo montras terglobon kaj la anglalingvaj frazoj:  “Use any Browser Here” [Uzu ajnan foliumilon ĉi-tie] and “Campaign for a Non-Browser Specific WWW.” [Kampanjo por Ajnfoliumila TTT]  Kopirajto © 1999 ĉe Decklin Foster.  Uzita laŭ permeso. 

ceg.jpeg

Ĉi tiu fotografaĵo de mi, kiu aperas en kelkaj el miaj paĝoj, estis farita je 26 majo 2001.  Ĝi estas neformala portreto, kiu montras min ridetanta.  Mi portas puloveron malhelbluan kun horizontala strio blank'-sur-ruĝa trans la brusto.  Mi havas mezmallongajn griziĝantajn brunajn harojn kaj helbrunajn okulojn.  Mi estas razita, kaj portas okulvitrojn kun rondigite ortangulaj kadroj arĝentkoloraj.  Mi estas iomete diketa.  Kopirajto © 2001 ĉe Charles E. Galvin Jr. 

chali-sm.gif

La flamanta kaliko (kaliko kun malgranda flamo tiel, kiel olea lampo) estas la simbolo de la unitar-universalismo.  La plejparto de la societoj UU havas tian kalikon en siaj preĝejoj.  Oni lumigas ĝin dum diservoj.  Kopirajto nekonata.  Prenita de antaŭa versio de la hejmpaĝo de la Unitar-Universalisma Asocio

enet_bnr.gif

Ĉi tiu ŝildo montras la URI-n www.esperanto.net super fono kun la frazo “Esperanto—kio estas tio?” en pluraj lingvoj.  Kopirajto © 1998 ĉe Martin Weichert.  Uzita laŭ permeso. 

eo2.gif

La flago de la Esperanto-movado estas verda.  Estas kvadrata fono blanka supre kaj maldekstre, kiu enhavas unu verdan stelon.  Jen la proporcioj de la flago:  longo:  3, larĝo:  5, fono:  1,5, diametro de cirklo skribita ĉirkaŭ la stelo:  1.  Ĉi tiu grafikaĵo enhavas la vorton “Esperanto” super la flago mem.  Kopirajto nekonata.  Prenita de Martin Weichert

icqlogo3md.gif

Ĉi tiu grafikaĵo montras la floro-logotipon de ICQ ruge.  Kopirajto © 1999 ĉe ICQ, Inc.  Uzita laŭ permeso.

minipink.gif

La rozkoloran triangulon oni uzas hodiaŭ kiel fiersimbolo de la geja, lesba, ambaŭseksama kaj transgenra komunumoj.  En nazia Germanujo, oni uzis ĝin por indiki la samseksamajn virojn samkiel oni uzis la flavan sespintan stelon por la judoj.  La nazioj uzis nigran trianguloj por lesboj.  Kopirajto nekonata.  Prenita de la Queer Resources Directory

opera_b.gif

Ĉi-tiu ŝildo enhavas la logotipon kaj nomon de Opera Software, kaj la jenaj frazeroj:  “Opera!  The browser that was made for you!  small, fast, multiple windows, powerful, user-friendly, stable.” [La foliumulo farita por vi!  malgranda, rapida, plurfenestra, pova, uzanto-amikema, stabila.]  Kopirajto © ĉe Opera Software.  Uzita laŭ permeso. 

rainflg2.gif

La ĉielarka flago estas simbolo de la geja, lesba, ambaŭseksama kaj transgenra komunumoj.  Inventita de Gilbert Baker en San-francisko je 1973, ĝi unue havis 8 striojn, sed tiam, kun tiom da koloroj, estus nepraktike aŭ fabriki aŭ presi ĝin, do oni forprenis la striojn rozkolora kaj helblua.  La flago nun havas 6 striojn.  De supre:  ruĝa, oranĝkolora, flava, verda, blua, kaj purpura.  Kopirajto nekonata.  Mi ne memoras, kie mi akiris ĉi-tiun grafikaĵon. 

sprntflg.gif

La flago de la Esperanto-movado estas verda.  Estas kvadrata fono blanka supre kaj maldekstre, kiu enhavas unu verdan stelon.  Jen la proporcioj de la flago:  longo:  3, larĝo:  5, fono:  1,5, diametro de cirklo skribita ĉirkaŭ la stelo:  1.  Kopirajto nekonata.  Prenita de Martin Weichert

uk2.gif

La flago de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando estas ruĝa, blanka, kaj blua.  Ĉi tiu grafikaĵo enhavas la vorton “English” [Angla] super la flago mem.  Kopirajto nekonata.  Prenita de Martin Weichert

vh401.gif

Ĉi tiu butona grafikaĵo montras la logotipon de W3C, kaj la frazeron “HTML 4.01.”  Kopirajto © 1999 ĉe World Wide Web Consortium.  Uzita laŭ permeso. 

vcss.gif

Ĉi-tiu butona grafikaĵo montras la logotipon de W3C, kaj la frazeron “CSS.”  Kopirajto © 1999 ĉe World Wide Web Consortium.  Uzita laŭ permeso. 

wip_anim.gif

Ĉi tiu butona animaĵo montras du interligitaj radoj, kiuj turniĝas facile.  Ĝi havas la frazeron:  “Web Interoperability Pledge.” [Promeso pri TTT-a Interfunkcieblo]  Kopirajto © 1999 ĉe ZD Inc.  Uzita laŭ permeso. 

y88red2.gif

Ĉi tiu grafikaĵo montras la logotipon de Yahoo! ruge.  Kopirajto © 1999 ĉe Yahoo!  Uzita laŭ permeso. 



Kopirajto © 2002 ĉe Charles E. Galvin Jr.  Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.

URI por la jena paĝo:  http://www.idiom.com/~cxarli/esperanto/longdesc.html

Use any browser! Web Interoperability Valid HTML 4.01! Valid CSS!