Tra La Tut-Tera Teksaĵo
Mi estas lerta je trovi informojn. Ne ĉiu havas tian talenton. La jena paĝo estas informejo por kelkaj temoj, pri kiuj mi satus lernigi aliajn homojn. Vi povas helpi min teni la jenan paĝon ĝisdatigita per raporti al mi ligojn, kiuj ne plu funkcias, aŭ estas translokigitaj, aŭ per informi al mi, se estas io aparte inda al kiu mi devus havi ligon.
Estas multege da informoj en la angla lingvo ĉi tie. Mallonge, la unua vilaĝo post la alveno de la eŭropanoj (hispanoj) estis militbazo (la presidio) starigita en 1776. Preskaŭ samtempe stariĝis katolika misiejo Misión San Francisco de Asís, kiun oni nomas en la angla Mission Dolores pro ĝia loko apud lageto nomita pro "Nia Sinjorino de la Doloroj." Sinsekve, la regiono apartenis al Hispanujo, Meksiko, kaj Usono (la tuta historio estas tre longa kaj plenplena je misfaroj de diversaj registaroj). Sed nun la ĉefaj industrioj estas la servaj (turismo, financo, komputiliko, ks.). Multaj turistoj venas por ĝui la mediteraneecan klimaton kaj buntan artan etoson, inkluzive de mondrangaj sinfonio, opero, kaj baleto, kaj multaj teatraj kompanioj, museoj, kaj galerioj. Ĉi tie troviĝas ankaŭ grava centro de la Esperanto-movado.
Kopirajto © 2002 ĉe Charles E. Galvin Jr. Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.
URI por la jena paĝo: http://www.idiom.com/~cxarli/esperanto/ligoj.html