Kiel Kontakti Min

Mi bonvenigas ĉiujn amikajn kontaktojn.  Vi estas bonvena eĉ malkonsenti, se vi tion faras ĝentile. 

Ĉiam plaĉas al mi aŭdi pri rompitaj ligoj al aliaj TTT-ejoj, sed antaŭ ol vi skribus pri rompita navigbutono aŭ eraro en mia HTML, nepre legu la Senkulpigon.

Rete

<cxarli@idiom.com>

http://www.myspace.com/cxarli

Letere

Charles E. Galvin Jr.
Post Office Box 2638
San Francisco, California  94126-2638
UNITED STATES OF AMERICA

Telefone

Bonvolu telefoni nur inter 0700 kaj 2100 laŭ PST (UTC-8).

+1 (415) 701-9665

Se vi atingos respondilon, bonvolu lasi mesaĝon kun via telefonnumero, inkluzive de viaj landa kaj regiona kodoj, kaj menciu ankaŭ la plej taŭgan tempon por revoki al vi.  Se ne eblas al vi doni telefonnumeron, per kiu mi povus atingi vin, bonvolu almenaŭ sciigi min, ke vi penas kontakti min, kaj diru, pri kiam vi provos refoje. 

Mi abonas servojn por identigi la vokanton [Caller ID] kaj malakcepti anonimajn alvokojn.  Se via telefonnumero ne estas montrebla, vi aŭdos registraĵon, kiun mi tradukas por vi:

“La abonanto, kiun vi vokis, ne akceptas alvokojn de kaŝitaj numeroj.  Por montri vian numeron por ĉi tiu alvoko, remetu la ricevilon, prenu ĝin denove, premu *82, kaj la numeron.  Aŭ 1182 de turndiskaj telefonoj.  Por preventi la montradon de via numero, uzu publikan telefonon.  Aŭ, kontraŭ kosto, alvoku telefoniston.”

Se vi alvokos de publika telefono, per la helpo de telefonisto, aŭ el tie, kie ne eblas sendi vian telefonnumeron kun via alvoko, via alvoko konektiĝos, sed estos identigita kiel “Anonima” kaj mi eble ne respondos la telefonon se mi ne atendas alvokon.  Tiuokaze, estas tre grave, ke vi lasu mesaĝon por ke mi sciu respondi la anoniman alvokon tiam, kiam vi poste retelefonos. 



Kopirajto © 2004 ĉe Charles E. Galvin Jr.  Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj. 

URI por la jena paĝo:  http://www.idiom.com/~cxarli/esperanto/kontakti.html

Uzu ajnan foliumilon en miaj paghoj. Mi verkas HTML-n 4.01 Validan. Mi verkas CSS-n Validan.