Mia Membiografio

Mi naskiĝis je januaro 1960, en Atlanta (Georgio) Usono.  Mi estis adoptita de Charles kaj Mary Galvin je mia naskiĝo (mi nomiĝis pro la patro, kaj mia plej juna fratino nomiĝis pro la patrino).  Ni loĝis en la urbeto Chamblee, kiu nun englutiĝis de Atlanta.  Miaj gepatroj adoptis tri pliajn infanojn (ĉiuj knabinoj!) antaŭ ol la laboro de mia patro sendis mian familion al la regiono de San-francisko je junio 1967. 

Mi plenkreskis en kantono Marin, iomete norde de la urbo, kie mi partoprenis la skoltan movadon (mi atingis la rangon Agla Skolto je 1976) kaj diplomiĝis de katolika gimnazio Marin Catholic High School je 1977.  Mi studis ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley dum tri jaroj (1977-1980), kie mi intencis diplomiĝi pri komputiliko, sed krome partoprenis kursojn de klasikaĵoj, la nederlandan (mi gajnis subvencion “Princino Beatrix” de la nederlanda registaro—nun ŝi estas reĝino kaj ankaŭ mi!), kaj astronomio.  Dum tiu tempo, mi loĝis en la kvartalo Rockridge en Oakland.  Mi retiris de la universitato je 1980 por “unu jaro” kaj neniam reiris, pro kio miaj gepatroj multe ĉagreniĝis. 

Mi eklaboris kiel teksto-prilaboristo ĉe portempa helpservo, kaj tion faris dum pluraj jaroj.  Finfine, mi komencis labori ĉe advokatoj, kaj nun laboras en la jura fako eksklusive jam de 15 jaroj. 

Mi “burĝonis” kiel “gejo” (t.e. ĉesis kaŝi la fakton de mia samseksameco) je 27 majo 1982 (evento, kiun mi festas ĉiujare kvazaŭ dua naskiĝtago).  Mi ekloĝis en San-francisko antaŭ 15 jaroj, kaj post nelonge partneriĝis dum jaro kaj duono kun viro, kiun mi renkontis per la komputila reto (mia unusola, pereinta amafero!).  Mi restas fraŭlo ekde tiam.  Mi patro, miaj triaj pli junaj fratinoj kaj iliaj familioj (mi havas 3 nevinojn kaj 2 nevojn je la momento de skribi tion-ĉi) loĝas en kantono Sonoma.  Mia patrino forpasis je 1983. 

Nuntempe, mi laboras, kiel teksto-prilaboristo, ĉe granda advokatfirmao, kaj pasigas la plejparton de la libertempo per partopreni ĉe mia preĝejo, en la Esperanto-movado, en agado por civilaj rajtoj, aŭ ĉe geamikoj kaj familianoj, el kiuj iuj havas TTT-paĝojn.  Mi legas multe da sciencfikcio kaj fantasto, kaj tre plaĉas al mi vojaĝi tiam, kiam samtempe mi havas kaj tempon kaj monon.



Kopirajto © 2004 ĉe Charles E. Galvin Jr.  Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.

URI por la jena paĝo:  http://www.idiom.com/~cxarli/esperanto/bio.html

Uzu ajnan foliumilon! HTML 4.01 Valida! CSS Valida!